Ministro pri Ekstera Komerco de Kubo plenumos ampleksan tagordon en Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-20 10:20:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Rodrigo Malmierca, kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj

Bogoto, feb 20 (RHK) La Ministro pri Ekstera Komerco de Kubo, Rodrigo Malmierca, okazigos hodiaŭ oficialan kunvenon kun la Ministro pri Komerco, Industrio kaj Turismo de Kolombio, Germán Umaña, por plifortigi la duflankajn rilatojn.

Aliaj aŭtoritatoj de tiu branĉo kaj de la Nacia Instituto pri Gvatado de Manĝaĵoj kaj Drogoj (Invima) partoprenos en la renkontiĝo.

La kuba ministro, kiu alvenis ĉi-dimanĉe en la sudamerika lando en oficiala vizito por plifortigi komercon, kunlaboron kaj fratecajn ligojn inter la du landoj, renkontiĝos kun Carmen Caballero, prezidanto de Procolombia, kaj estos akompanata de Umaña.

Procolombia estas la registara agentejo komisiita de promocio de kolombiaj eksportaĵoj, internacia turismo kaj eksterlandaj investoj al ĉi tiu sudamerika lando.

Laŭ la programo de sia vizito, kiu daŭros ĝis la venonta merkredo, la estro de Ekstera Komerco de Kubo ankaŭ okazigos renkontiĝon kun la aŭtoritatoj de Bancóldex, la disvolva banko por komerca kresko en Kolombio.

Poste, li partoprenos en interparolo kun komercistoj, Umaña kaj Caballero kun la temo Perspektivoj de komercaj rilatoj inter Kolombio kaj Kubo kaj rigardo el Kolombio al Karibio.
La du nacioj establis diplomatiajn rilatojn en 1902, post sendependiĝo de la hispana koloniado kaj estas bazitaj sur reciproka respekto kaj observado de internacia juro.

En komercaj aferoj, ili havas Ekonomian Komplementan Interkonsenton, validan ekde julio 2001, kiu kovras proksimume 1 500 produktojn kun tarifpreferoj favore al Kolombio kaj preskaŭ 1 000 favore al Kubo.

La pasintan novembron, la insulo kaj Kolombio relanĉis el Havano la XII-a Miksita Ekonomia kaj Scienca-Teknika Komisiono, kiu inkluzivas 20 iniciatojn pri klimata ŝanĝiĝo, sekso, inkludo, novigado kaj riska administrado.

Fine de la pasinta jaro, rezulte de revizio farita de la Nacia Besto-Sancentro de Kubo, Kolombio akiris la rajtigon eksporti bovaĵon, porkaĵon, kokaĵon, produktojn laktajn kaj viandoderivaĵojn, post la rekono de la kolombia oficiala inspekta sistemo kiel ekvivalenta al la kuba.

Por ministro Umaña, ĉi tiu rajtigo "permesos la akcelon de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj bazitaj sur la ekzistantaj fortoj kaj la ŝancoj identigitaj inter la du landoj kaj, sendube, profitos niajn popolojn".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up