Pintkunveno de G77 kaj Ĉinio esencas por Unuiĝintaj Nacioj, diras Guterres

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-14 09:46:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN

Havano, sep 14 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, certigis ĉi-merkredon en Novjorko, ke la Pintkunveno de G-77 kaj Ĉinio servos kiel antaŭpaŝo  vizaĝe al la granda evento de la Celoj de Daŭripova Evoluo, por koni la bezonojn kaj celojn de la plej granda grupo ene de la internacia ento.

La kunveno de la bloko, prezidita ĉi-jare de Kubo, estas esenca por trakti kernajn aferojn por la Unuiĝintaj Nacioj kiel la efektivigo de la Celoj por Daŭripova Evoluo (CDE) kaj la respondo al klimata ŝanĝiĝo.

"La centra afero estas, antaŭ ĉio, ke niaj landoj kapablas mobilizi siajn proprajn rimedojn kaj akordigi siajn politikojn kun la CDE kaj tio validas por ĉiuj evolulandoj kaj poste por ĉiuj membroj de la grupo," diris la altranga reprezentanto ĉe gazetara konferenco, el la sidejo de la organizo.

Kvankam UN rekonas la bezonon de ĉiu lando engaĝiĝi al la Tagordo 2030, ĝi samtempe postulas ŝanĝon en la tutmonda financa arkitekturo por akceli sudajn naciojn.

"Ni devas rekoni, ke la internacia financa sistemo ne faciligas la prioritatojn de evolulandoj," tiurilate emfazis la estro de Unuiĝintaj Nacioj.

Li aldonis, ke la G77 kaj Ĉinio helpis konstrui konsenton kaj levis sian voĉon por fari ŝanĝojn en la internacia financa arkitekturo, precipe en financaj politikoj, kaj en multaj aliaj aspektoj.

"Al evolulandoj mankas la necesa spaco por povi efike efektivigi la Celojn de Daŭripova Evoluo kaj mobilizi rimedojn kaj akordigi siajn politikojn kun tiuj celoj," avertis Guterres.
Li emfazis, ke "Ni povas fari pli kune por havi pli da egaleco, pli da justeco, pli da egaleco en la internaciaj ekonomiaj kaj financaj sistemoj."

La Pintkunveno de G77 kaj Ĉinio kunvenigos reprezentantojn de pli ol cent landoj en Havano la 15-an kaj 16-an, kun la temo 'Nuntempaj disvolvaj defioj: Rolo de scienco, teknologio kaj novigo'.

Inter la ĉeestantoj estos dekoj da ŝtatestroj kaj registarestroj, kaj ankaŭ gvidantoj de internaciaj organizaĵoj kaj institucioj, inkluzive de la ĝenerala sekretario de UN mem.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up