En Havano oni finpretigas detalojn de la G77 Pintkunveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-11 13:28:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Plej altaj registaraj aŭtoritatoj kontrolas la instalaĵoj de la Palco Komerca Grupo.

Havano, sep 11(RHK En sia deziro, ke la Pintkunveno de la Grupo 77  kaj Ĉinio plenumu siajn celojn fronte al la justaj postuloj de la landoj de la Sudo, Kubo finfinas organizajn kaj certigajn detalojn, por la tempo, kiam ŝtatestroj kaj registaroj kaj aliaj personecoj konfirmas sian ĉeeston.

En la lastaj tagoj, Miguel Díaz-Canel, Prezidento de la Respubliko, kune kun Manuel Marrero, Ĉefministro, kaj pluraj membroj de la organiza komitato, konfirmis la preparadon de la instalaĵoj kiuj gastigos la partoprenantojn en la evento: la Havana Kongresa Palaco, la Hotelo Palco, Pabexpo, la restoracio El Palenque kaj la Salono Cubanacán (El Laguito).

Surloke, ili laŭdis la agojn realigitajn de la Komerca Grupo Palco kaj aliaj entoj, kiuj aldonas la lastajn detalojn por  pli granda brilo kaj funkcipovo de ĉi tiuj instalaĵoj, sen forgesi, ke ankaŭ la internacia flughaveno José Martí prepariĝas por bonvenigi la gvidantojn kaj aliajn personecojn.

Sed dum alproksimiĝos la evento de G-77, kiu okazos en la 15-a kaj 16-a, daŭre kreskas la listo de ŝtatestroj kaj registarestroj kaj aliaj altrangaj oficistoj de internaciaj organizaĵoj, kiuj ĉeestos, iuj interesitaj pri partopreno en la  78-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Novjorko.

Kune kun Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, la gvidantoj Luiz Inácio Lula da Silva, de Brazilo, jam anoncis sian ĉeeston en Havano; Alberto Fernández, el Argentino; Xiomara Castro, de Honduro, kaj Ralph Gonsalves, Ĉefministro de Sankta Vincento kaj Grenadinoj, laŭ iliaj respektivaj eksterlandaj ministerioj kaj amaskomunikilaro.

Same, prezidantoj Abdelatif Rashid, de Irako; Luis Arce, el Bolivio; Gustavo Petro, el Kolombio; Filipe Nyusi, el Mozambiko; Ranil Wickremesinghe, el Sri-Lanko, kaj Thongloun Sisoulith, el Laoso, inter aliaj.

Por trakti la nunajn defiojn de disvolvo kaj la rolon de scienco, teknologio kaj novigo inter la landoj de la Sudo, okazos la Pintkunveno de G77, kies portempa prezidanteco estas  ĉe Kubo ekde januaro  kun la engaĝiĝo antaŭenigi la komunajn interesojn de la Sudo.

La eksterafera ministro Bruno Rodríguez lastatempe deklaris al la gazetaro, ke la evento estas esenca meze de la tutmonda multsektoro-krizo, kaj okazos en tempo, kiam la landoj de la Sudo serĉas manieron solvi siajn problemojn ene de la areoj de sendependeco kaj suvereneco.


Fonto: ACN

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up