Egiptio ligas nunan perforton al manko de justeco por palestinanoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-19 11:12:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kairo,  okt 19 (RHK) Egipta ministro pri eksteraj aferoj Sameh Shoukry deklaris ĉi-ĵaŭdon, ke la perdo de espero kaj la manko de paca interkonsento, kiu inkluzivas justan kaj ampleksan solvon de la palestina problemo, kaŭzis la nunan ondon de perforto.

Dum renkontiĝo kun James Cleverley, brita ministro pri eksteraj aferoj, Shourky rimarkis, ke paco inter palestinanoj kaj israelanoj estas strategia neceso kaj elekto de la popolo de Mezoriento.

La ministro emfazis la bezonon kunordigi internaciajn klopodojn por instigi la partiojn prioritatigi dialogon kaj tuj ĉesi la eskaladon, proparolanto de la Eksterlandaj Aferoj Ahmed Abu Zeid detaligis en deklaro.

Shoukry ankaŭ postulis ĉesigon  de atakoj kontraŭ civiluloj kaj la bezono efektivigi rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN pri la temo.

Dum la diskutoj inter ambaŭ oficistoj kaj la akompanantaj delegacioj, okazis larĝa kaj sincera interŝanĝo de opinioj kaj taksoj pri la nuna krizo kaj agoj por venki ĝin, diris la proparolanto.

Li emfazis, ke ili enfokusigis siajn diskutojn pri la malboniĝo de la humanaj kondiĉoj en la Gaza Sektoro, kie estas raportitaj pli ol 3 400 mortoj pro israelaj bombadoj.

Pri la temo, la egipta ministro pri eksteraj aferoj avertis pri la negativaj sekvoj de la israela militkampanjo sur la loĝantaro de tiu enklavo post kritiko de la politiko de kolektivaj punoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up