Religiaj gvidantoj postulas batalhalton en Gazao kaj kondamnas perforton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-28 10:27:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 28 (RHK) La patriarkoj kaj estroj de preĝejoj de Jerusalemo hodiaŭ renovigis sian alvokon por tuja kaj daŭrigebla batalhalto en la Gaza Zono, sub israela atako dum 174 tagoj.

"Ni plene konscias pri la intensa sufero, kiu ĉirkaŭas nin ĉi tie en la Sankta Lando, same kiel en multaj aliaj partoj de la mondo," ili diris en deklaro.

La religiestroj kondamnis "perfortagojn en la nuna ruiniga milito, precipe tiujn direktitajn kontraŭ senkulpaj civiluloj."

Ili ankaŭ pledis por la rapida alveno de humanitara helpo al la marborda enklavo, la liberigo de kaptitoj kaj ke la laboro de kuracistoj estu faciligita por prizorgi la malsanulojn kaj vunditojn sen  malhelpoj.

La mesaĝo rekomendis malfermi intertraktadojn por fini kaj venki la nunan ciklon de perforto.

"Ni kredas, ke nur tiel oni povas atingi ampleksan solvon por justa kaj daŭra paco" en la regiono, emfazis la religiuloj.

La patriarkoj kaj estroj de eklezioj etendis specialan saluton "al la fideluloj de Gazao, kiuj portis precipe pezajn krucojn dum la lastaj monatoj."

Pli ol 32 000 palestinanoj mortis kaj ĉirkaŭ 75 000 vundiĝis en Gazao ekde la komenco de la israela agreso la 7-an de oktobro.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up