Edukado de rifuĝintoj: Grava manko de mono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-15 09:50:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Preskaŭ duono de la homoj dislokitaj en la mondo estas infanoj. Ilia nombro daŭre altiĝis dum la lastaj jaroj – la nombro de rifuĝintaj infanoj en lerneja aĝo pliiĝis je 26 elcentoj de la jaro 2000. Ĉi tio estas la eltrovoj  el raporto de 2019 de la Monda Eduka Kontrolado (angle GEM)de UNESKO: Migrado, dislokiĝo kaj edukado: Konstrui pontojn sen muroj.

Ĝi substrekas, ke dum la rajto je bonkvalita edukado de ĉi tiuj infanojestas agnoskata teorie, ĝi ne ĉiam konkretiĝas en lerno-ĉambroj.

Malgraŭ ĉio progresoj estis faritaj por integri ĉi tiujn infanojn, apartefare de kelkaj el la plej rifuĝint-havaj landoj kiel Ĉado, Etiopio kajUgando. Kanado kaj Irlando elstaras pro tio, ke ili plenumis politikojnde inkluziviga edukado por enmigrintoj.

Ĉiuokaze la klopodoj por atingi inkluzivecon riskas malsukcesi promanko de kvalifikitaj instruistoj. Por liveri bonkvalitan edukadon al ĉiujrifuĝintoj, Germanio bezonus 42 000 novajn instruistojn, Turkio 80 000 kaj Ugando 7 000. Por subteni infanojn, kiuj povas esti spertintajtraŭmatojn, ĉi tiuj instruistoj bezonas fakan trejniĝon, kiu estas oftenesufiĉa aŭ neekzistanta. En Libano, ekzemple, nur 55% de instruistojestis trejnitaj por alfronti la bezonojn de dislokitaj lernantoj.

Financaj rimedoj ankaŭ estas dolore nesufiĉaj. En 2016 nur 800 milionojda dolaroj estis elspezitaj por edukado de rifuĝintoj en la mondo –triono de la bezonata sumo laŭ la raporto.

 

Fonto: Unesko-Kuriero dec 2021. Esperantigita de Renato Corsetti (Ita)

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up