Supera Kortumo de Brazilo juĝos tiujn implikitajn en puĉo ĝis aprilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-26 10:53:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Supera Federacia Kortumo (STF) de Brazilo

Havano, jan  26 (RHK) La Supera Federacia Kortumo (STF) de Brazilo juĝos ĝis aprilo, en 10 virtualaj kunsidoj, 146 akuzitojn  pro la puĉaj agoj de la 8-a de januaro 2023 kontraŭ la Tri Potencoj en la urbo Braziljo.

Juĝaj rondoj konfirmis, ke, krom ĉi tiuj akuzitoj, la STF rekomencos la proceson, ekde februaro, de pliaj 29 krimaj agoj.

Ekde septembro, kiam ĝi komencis juĝi la kazojn, la tribunalo kondamnis 30 homojn akuzitajn pri partopreno en la kontraŭdemokratiaj epizodoj.

Kaj en decembro, la Supera Kortumo ordonis la ekzekuton de la unua puno, tiu de la kondamnito Matheus Lima de Carvalho Lázaro, juĝita en septembro. En tiu kazo, ne ekzistas pli da rimedoj.

Entute, 1,345 procesoj estis malfermitaj kaj ekzistas pliaj 1,113 krimaj agoj suspenditaj por taksado de interkontentoj pri  ne-krimaj proces-persekutoj.

Laŭ fontoj, la analizo de la aliaj krimaj agoj kontraŭ akuzitoj pro ilia implikiĝo en la invado kaj rabado en la ĉefurbo Esplanada de la Ministerioj devas daŭri dum la tuta jaro.

Inter publikaj agentoj, oni denuncis en aŭgusto,  membrojn de la ĉefsidejo de la Milita Polico de la Federacia Distrikto (PM-DF) .

Laŭ la Federala Publika Ministerio (MPF), ili sciis "antaŭe pri la riskoj de atakoj kontraŭ la Potencoj de la Respubliko la 8-an de januaro 2023."

En decembro la supera kortumo ricevis la unuan akuzon de la Ĝenerala Prokuroro kontraŭ membro de la grupo de financistoj, kiu supozeble liveris materialan helpon al la grupo, kiu invadis publikajn konstruaĵojn en Braziljo.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up