Castillo gajnis la peruan prezidantecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-11 12:50:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pedro Castillo gajnis la elektojn en Peruo

Lima, jun 11 (RHK) La Nacia Oficejo de Elektaj Procezoj (ONPE) publikigis la rezulton de la dua balota rondo por elekti la novan prezidenton de Peruo, kies gajninto estas la kandidato por Peru Libre, Pedro Castillo, kun 50,17% de la validaj voĉoj post 100%  de la prilaboritaj registroj.

Per la interreta portalo  montranta la progreson de la esplora procezo, la instituciospecifis, ke Castillo akiris 8 810 557 voĉojn, kompare kun 8.747.951 por Keiko Fujimori por la partio Populara Forto,  kio reprezentas 49,82% el la voĉoj.

Laŭ la estro de la ONPE, Piero Corvetto Salinas, "ni atingis 100% el la prilaboritaj registroj, la unua grava mejloŝtono en la kalkulado de rezultoj. Mankas kelkaj protokoloj  en la JEE" (Speciala Ĵurio de Elektoj), por fini la tutan  la voĉdonan kalkuladon.

Per sia konto en la socia reto Tvitero, li esprimis sian dankemon al "la miloj da "bluaj veŝtoj" de la ONPE, kiuj faris sekuran, trankvilan, puran kaj travideblan elektadon, kiel ni promesis".

La prezidenta kandidato Castillo faris plurajn alvokojn al la loĝantaro por esti atenta pri la kalkulo kaj tiel defendi ĉiun voĉdonon, respektante la volon de la perua popolo.

Aspiranta Fujimori plendis pri supozataj neregulaĵoj en la procezo de kalkulado de la voĉdonoj donitaj la 6-an de junio.

Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up