Voĉdonejoj malfermiĝas en Moskvo por la prezidentaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-15 09:36:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, mar 15 (RHK) Pli ol 2 200 balotejoj malfermiĝis en Moskvo, kie loĝantoj de la rusa ĉefurbo povos elekti la prezidenton de la lando por la venontaj ses jaroj, raportis hodiaŭ la rusa gazetaro.

Tiuj ĉi voĉdonaj centroj funkcios de ĉi tiu vendredo ĝis dimanĉo la 17-an de marto je la 20:00 (moskva tempo), kaj ankaŭ tiuj civitanoj de la Federacio, kiuj provizore estas en la ĉefurbo, ankaŭ povos ekzerci sian voĉdonrajton.

La Federacia Konsilio planis la elektojn por la prezidanto de Rusio okazontaj ĝis la 17-a de marto. La Centra Elekta Komisiono decidis, ke ĉi tiu speco de voĉdonado okazos dum tri tagoj: la 15-an, 16-an kaj 17-an de marto, unuafoje en la historio de la lando.

Kvar kandidatoj aspiras al la posteno: Leonid Slutski, de la Liberala-Demokrata Partio de Rusio; Nikolaj Kharitonov, de la Komunista Partio; Vladislav Davankov, el Gente Nueva, kaj la nuna prezidento, Vladimir Putin, kiu kandidatas kiel sendependa.

En la antaŭaj prezidant-elektoj en 2018, estis ok defiantoj por la plej alta oficejo de Rusio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up