Malfermiĝas politika krizo inter Hispanio kaj Maroko pri migrantoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-19 11:00:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido, maj 19 (RHK) Politika krizo neniam antaŭe vidita inter Hispanio kaj Maroko estas eksplodiĝonta pro tio ke ekde la pasinta lundo almenaŭ 8 000 migrantoj, interalie, 1 500 infanoj, transiris el la afrika lando al la hispana havenurbo Ceŭto.

El tiu cifero, 4 mil personoj jam estas resenditaj al Maroko, informis la ministro pri interno de Hispanio, Fernando Grande-Marlaska.

Laŭ la hispanaj aŭtoritatuloj, la migrantoj alvenis naĝe aŭ piede el la marokaj plaĝoj situantaj je malmultaj  kilometroj de la hispana teritorio, profitante la malaltan tajdon.

La situacio estas tiom grava ke la hispana ŝtatestro, Pedro Sánchez, nuligis viziton al Francio por translokiĝi al Ceŭto, kie li promesis “maksimuman firmecon” por restarigi la normalecon en tiu aŭtonoma urbo.

La hispana registaro decidis mobilizi la armeon, inkluzive kun tankoj por fortigi la sekurecon en la urba regado.

La proparolanto de la ĝenerala sekretariejo de UN, Stéphane Dujarric,  diris marde ke Hispanio kaj Maroko devas atingi komunan interkonsenton por “trankviligi” tiun ĉi migran krizon.

Pri la krizo estas hipotezo klariganta ĝin kiel rilata al novaj ŝtreĉitecoj diplomatiaj pri la gvidanto de la Fronto Polisario kaj la prezidento de la respubliko araba sahara, Brahim Ghali, kiu estas enhospitaligita en Hispanio “pro motivoj strikte humanitariaj”, laŭ diris la ministrino pri eksteraj aferoj de Hispanio, Arancha González Laya.

La servoj de inteligencio marokaj komprenis ke Ghali estis akceptita sub falsa indenteco en hispana hospitalo kaj tio provokis la koleron de Maroko, kies diplomatio minacis la hispanan registaron pri reprezalioj.

En Maroko kaj Maŭritano, la grupo Fronto Polisario reklamacias en armita konflikto la suverenecon de la Okcidenta Saharo ekde la momento kiam la hispana kolonio lasis povo-vakuon en la regiono.

Ceŭto kaj Melilla, apartenantaj al Hispanio, estas konsiderataj gravaj enirpunktoj de sendokumentuloj serĉantaj pli bonan vivon. Tiuj du teritorioj, kies suverenecon depostulas Maroko, estas enklavoj situantaj norde de Afriko, kies tero estas ĉirkaŭita de Maroko, kvankam posedas eliron al la Mediteranea maro.

fonto: HispanTV
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up