Verónika Mendoza omaĝis Túpac Amaru kaj anoncis sian kandidatiĝon al la prezidentaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-05 10:43:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Lima, nov 5 (RHK) Laŭ raportis la televida ĉeno Telesur, la gvidantino de la progresema movado Nova Peruo, Verónika Mendoza, anoncis ĉi-merkrede sian kandidatiĝon al la prezidentaj elektoj de 2021 kiel tribuo al la inkaa heroo Túpac Amaru.

Mendoza, kiu sin prezentos al la elektoj kun la koaliciao de maldekstruloj kune por Peruo kaj estis elektita prezidantino de Nova Peruo en decembro de 2017, koincidigis la anoncon de sia kandidatiĝo kun la 240-a datreveno de la konata ribeliĝo de la indiĝena gvidanto kontraŭ la regado de la hispana koloniismo.

Dum la ceremonio okazinta en la loko nomata Tinta en la suda departemento Cusco, kie komenciĝis la batalo de Tupac Amaru kaj lia edzino Micaela Bastina, ŝi deponis florbukedon antaŭ lia monumento.

Verónika Mendoza estas psikologo kaj antropologo 39-jara, kiu esploras pri la indiĝenaj popoloj, kaj esprimis ke 240 jaroj post “tiu granda unua klopodo, la tasko ankoraŭ ne estas finita”, ĉar daŭre persistas “perforto, ekspluatado kaj diskriminacio”.

Ŝi komdamnis la perforton de la rajtoj je digna laboro kaj sano, evidentigita dum la pandemio de Covid-19, samkiel la subpremoj de la grandaj bankoj kaj privataj fondusoj de administracio de pensioj.

Ŝi alvokis konstrui novan landon per nova Konstitucio, kiu anstataŭu la novliberalan nunan konstitucion. Partoj de ŝia parolado estis eldiritaj keĉue kaj hispane. Poste, ŝi trairis la sudajn provincojn Canas, Canchis kaj Quispicanchis, parto de la teritorio kie okazis la ribeliĝo.

Mendoza magistriĝis pri Sociaj Sciencoj en la Universitato La Sorbona de Parizo, kaj antaŭe estis kongresanino por Cusco kaj prezidenta kandidatino flanke de la partio Ampleksa Fronto en 2016. 

En la elekta formulo ankaŭ estas la ekonomisto José de Echave kaj la bakalaŭro pri Juro, Luzmila Ayay, en la unua kaj dua vicprezidanteco, respektive.

Krom la Movado Nova Peruo, Kune por Peruo grupigas la partion peruaj komunistoj (PCP) kaj Ruĝa Patrio (PC-PR), Socialista. Humanista kaj pli ol deko da grupoj kaj kolektivoj politikaj.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up