La revolucia nacia polico devas plifortigi la batalon kontraŭ la deliktojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-01-06 10:45:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba vicprezidento José Ramón Machado Ventura, partoprenis ceremonion okaze de la 55-a fondodatreveno de la nacia revolucia polico (PNR), kreita por depost la venko revolucia en 1959.
Oni memorigis ke tiu ĉi korpuso anstataŭis la opresan polican korpuson de la reĝimo de Batista kaj ĝia celo estas labori por la ordo kaj trankvileco de la insula civitanaro.
Nome de la ministro pri internaj aferoj, la generalo Abelardo Colomé Ibarra oni legis mesaĝon gratulan kiu alvokas la nacian policon plibonigi sian laboron por alfronti la deliktojn, kontraŭleĝecon  kaj socian maldisciplinon; la alvoko ankaŭ instigas pliutiligi kaj regi la teknologiajn avancojn.
La mesaĝo esprimas ke en la nunaj tempoj oni bezonas pli bonan preparadon de viroj kaj virinoj, kiuj devas ĉiam agi kun disciplino, travideblo, honesteco kaj civitana konduto kiu altigas ilian prestiĝon en la civitanaro.
La omaĝan ceremonion ankaŭ partoprenis Mercedes López Acea, vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro; René González, heroo de la kuba respubliko; familianoj de la kvin herooj enkarcerigitaj en Usono; estroj de la ministerio pri internaj aferoj kaj la revoluciaj armitaj fortoj de Kubo, ili ĉiuj povis ĝui altvalitan kulturan vesperon en la teatro Karl Marx.
 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up