Díaz-Canel emfazas gravecon gajni la batalon kontraŭ dengo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-14 17:46:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  sep 14 sep (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, asertis ke ĝustatempa kuracado kaj preparo de kuracistoj estas esencaj por gajni la batalon kontraŭ dengo.

En sia Tviter-konto, la eminentulo emfazis la renkontiĝon, kiun li okazigis kun esploristoj de la Instituto de Tropika Medicino Pedro Kourí (IPK) kaj fakuloj de la Ministerio pri Publika Sano (MINSAP) por taksi la epidemiologian situacion de la lando koncerne tiun malsanon.

Dum la kunveno, la kuba ŝtatestro esprimis la gravecon por la ĝustatempa traktado de la malsanuloj, ne nur pri  lerteco de la kuracistoj kaj la preparado de la sanpersonaro komisiita prizorgi ilin, sed ankaŭ pri la rapideco serĉi  kuracistan konsulton en ĉeesto de simptomoj asociitaj kun la viruso.

Trejnado kaj kvalifiko en la klinika administrado de kuracistoj kaj flegistinoj, edukado de la loĝantaro, rilatante al moskitkontrolo, kaj ankaŭ ke familioj kaj pacientoj havus bazan scion pri la simptomoj kaj avertosignoj kaj, sekve, iras al la sanaj servoj senprokraste, estis inter la ĉefaj aspektoj levitaj, kiujn oni devas konsideri en la ĉeesto de la viruso.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up