Rememorigas Kubo la Karavanon de libereco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-03 11:58:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 3  (RHK) Kun la partopreno de junuloj kaj infanoj, vestitaj en olivverdo, la Libereca Karavano  estas memorigita en Kubo kaj tial ĝi denove ekiris ĉi tiun 2an de januaro en la 63-a datreveno de la historia vojaĝo de Santiago de Kubo al Havano, de  la Ĉefkomandanto, Fidel Castro, kaj la ribelantoj, en 1959, post la Triumfo de la Revolucio.

Pioniroj, studentoj de la meza kaj universitata lernejo reprezente de la studentaj organizoj FEEM kaj FEU, elstaraj junuloj, instruistoj, kuracistoj, artistoj, sportistoj, sciencistoj, internaciistoj, kamparanoj kaj batalantoj de la armitaj fortoj  kiel aŭtentaj reprezentantoj de la novaj generacioj, reeldonos la historian eventon.

La novaj generacioj fieras  reeldoni la historian itineron kiel ĝi estis tradicie farita ĝis 2020, antaŭ la alveno de la Kovim-19, emfazis Nislay Molina Nápoles, membro de la Nacia Buroo de la organizo de la junaj komunistoj.

Laŭ la publikigo, Molina Nápoles emfazis la gravecon adopti la necesajn higiene-sanajn regulaĵojn en ĉiuj teritorioj por eviti komplikaĵojn asociitajn kun la nova kronaviruso.

La fakulino esprimis, ke kune kun la novaj generacioj ankaŭ batalantoj kaj atestantoj de la evento partoprenos en la memorigaj eventoj, kiuj okazos dum la tuta vojaĝo, de Santiago de Kubo ĝis la Ciudad Escolar Libertad., kiam ĝi devos alveni la 8-an de januaro.

Ŝi pripensis ke "la turneo konsistigas fervoran respekton de dankemo kaj amo flanke de  la novaj generacioj al tiuj,  kiuj donis al ni la revolucian triumfon."

Ŝi esprimis, ke ĉiu ceremonio  estos taŭga spaco por liveri la  membrokarton al novaj aktivuloj de la junulara politika organizo kaj rekoni  tiujn, kiuj partoprenis aktivadojn de ekonomia kaj socia efiko en ĉiu provinco.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up