Prezidento Díaz-Canel avertas pri la sekvo de Uragano Ida en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-28 12:05:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Inundoj  de  kultivoj pro uragano Ida.

Havano, aug 28 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, urĝis resti atentaj  antaŭ la konsekvencoj lasitaj de Uragano Ida en la lando post la fortaj pluvoj kaj fortaj ventoj.

Per sia Tviter-konto, la prezidento vokis "montri la efikecon de la Civila Defendo de ŝtato, kiu protektas sian popolon."

Laŭ oficialaj fontoj, Uragano Ida, kategorio unu laŭ la skalo Saffir-Simpson, kaŭzis antaŭajn damaĝojn al kultivaĵoj en okcidenta Kubo, perdo de tegmentoj sur instalaĵoj, falantaj arboj, elektraj linioj kaj telefonaj linioj.

Post rekta bato sur  la teritorio de la Speciala Municipo Insulo de la Junularo  kaj la provinco Pinar del Río en la okcidento , la Nacia Instituto pri Meteologio raportis, ke la hidrometeorologia evento disiĝis de la insulo kaj eniris  la Meksikan Golfon.


'Ida malproksimiĝas, forta defio, sed la plej granda el ĉiuj restas kaj kreskas: #KOVIM-19. Ni metu niajn klopodojn je la alta nivelo de la novigo de nia Scienco kaj la sinofero de sanpersonaro ', aldonis la ŝtatestro en sia tvito.

La Elektrokompanio de Havano taksas, ke 4,5%  de ĝiaj klientoj estas sen servo, kiel rezulto de la uragano, diris estroj de la institucio.

Laŭ la Instituto pri Meteologio, la vetero en okcidenta Kubo iom post iom normaliĝos en la venontaj horoj.

Ida malkaŝis la kubajn protokolojn al tiaj eventoj meze de la alta ofteco de Kovim-19 en la nacio, kiu devigis siajn aŭtoritatojn ekstreme aranĝi dum la evakuado de miloj da homoj kaj rimedoj. 


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up