Laŭdis Unicef agadon de Kubo por alfronti la damaĝojn provokitajn de la uragano Matthew.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-23 07:55:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Guantánamo, 23 feb (RHK) La kunordiganto de programoj de la fonduso de UN por la infanoj, Unicef, Victoria Colamarco, esprimis ke estas miriga la granda klopodo farita de la loĝantaro de tiu ĉi orienta regiono, kun la helpo enlanda kaj eksterlanda, en la rekuperigo de la damaĝoj provokitaj de la uragano Matthew.

La reprezentantino de tiu agentejo de UN, ankaŭ elstarigis la uzon donitan al la donacoj transdonitaj en la teritorioj damaĝitaj, jen por la infanoj jen por la komunumoj, kaj la dankemon de la loĝantaro. Same, ŝi esprimis ke Unicef daŭre klopodos mobilizi fondusojn cele al la rekuperiĝo de Guantánamo, raportas la gazeto Granma.

Colamarco prezidis la delegitaron de la oficejo de Unicef en Kubo, kiu dum du tagoj trairis la regionon damaĝitan de la uragano, kun la celo fortigi la kunordigon kaj daŭrigon de agadoj kun la lokaj regorganoj rilate la rimedojn alportitajn al la kvar distriktoj pli ruinigitaj de la uragano.

Ŝi esprimis sian kontenton pro la kontrolo, seriozeco kaj disciplino per kiu la aŭtoritatuloj kubaj, kaj aparte en la orienta provinco,  distribuadis la donacitajn rimedojn de Unicef por la damaĝitoj de Matthew.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up