Denuncas Kubo la manipuladon pri la realo post trapaso de uragano Ian

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-03 07:54:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo denuncas manipuladon pri sia realo post trapaso de uragano Ian

Havano, okt 3 (RHK) La Kuba Domo de la Amerikoj denuncis antaŭtage, ke la malamikoj de la Revolucio volas profiti la logikan malkomforton de la insulaj civitanoj senigitaj je bazaj servoj pro la uragano Ian.

En deklaro titolita Antaŭ virtuala Kubo, vera Kubo, la institucio substrekas, ke tiuj, kiuj interesiĝas detrui la socialisman procezon sur la insulo, esperas, ke la naturo finfine atingos tion, kion tiom da senesperaj provoj detrui ne povis fari.

Nun ili politikigas manifestaciojn kaj spontaneajn asertojn, moviĝas tra la retoj histeriaj kaj agresemaj malamparoloj, instigas stratan perforton, kontraŭas la plej etan malstreĉiĝon de la blokado kaj sekvas la skripton de la mola puĉo, avertas la dokumento.

Memoru, ke post kelkaj tagoj estos 60 jaroj ekde la Oktobra Krizo, eble la momento de plej granda risko travivita de la revolucia procezo.

Laŭ la teksto, refoje la sorto proponas al kubanoj la alternativon kapitulaci al malfeliĉo kaj minacoj aŭ superi   ilin kun imago kaj aŭdaco.

Neniu "malsukcesa ŝtato", kiel iuj malamikoj atentigas, povus revi pri la dua opcio; neniu inda popolo subtenus ĝin, la deklaro notas.

La deklaro emfazas, ke Kubo resaniĝas post la detruoj kaŭzitaj de uragano Ian en la lastaj tagoj kaj anstataŭ la subpremo atribuita al la fabrikita "virtuala lando", en la "reala" la aŭtoritatoj konstante travojaĝas la tuŝitajn areojn kaj dialogas rekte kun la civitanoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up