Esploras Kubo uzon de teknologioj francaj pri akvomastrumado

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-28 06:55:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, 28 feb (RHK) Delegitaro el la nacia instituto pri hidraŭlikaj rimedoj de Kubo plenumis en Francio vastan agendon cele al esplorado de teknologioj por pli bona distribuo kaj uzo de akvo, informis la unua vicprezidanto de tiu institucio, Abel Salas.

Laŭ klarigoj al la informagentejo Prensa Latina, la programo inkluzivis plurajn agojn, interalie, vizitojn al fabrikoj, entreprenoj kaj projektoj konstruaj, kun la celo konatiĝi kun tiaj teknologioj neniam uzitaj en la insulo, kaj povus esti tre utilaj por efika mastrumado de tiu grava rimedo.

La delegitaron prezidas Salas kaj ankaŭ membras en ĝi la projektisto de tuneloj Pedro Ricardo kaj la respondeculo pri kontrolado de agadoj Ramón Quinta, kiuj vizitis lokojn kie oni uzas teknologiojn por traborado de tuneloj kiuj ne damaĝas la urbojn situantajn en la tersurfaco.

Ili ankaŭ vizitis entreprenojn kiuj specialiĝas en fabrikoj kiuj desaligas la maran akvon pere de renovigeblaj energioj, kio estos tre utila por lando kiel Kubo, kiu estas ĉirkaŭata de la maro.

La agendo ankaŭ inkluzivis renkontiĝojn kun francaj entreprenistoj kiuj povu helpi la insulon en la apliko de tiuj teknologioj.

Dum tiaj renkontiĝoj, la kuba delegitaro klarigis detalojn pri la nova leĝo por fremdaj investoj en la insulo kaj la ebleco de la koncernaj eksterlandaj entreprenoj por operacii en la kariba insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up