Kubo vetas por evoluigo de la teknologioj de informadiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-26 08:00:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, feb 26 (RHK) Preter analizo de ĉio farita aŭ ne dum unu jaro, ĉefe kiam temas pri sektoro de grandaj sekvoj en la servoj al la loĝantaro, la jara bilanco de la ministerio de komunikado centrigis sian debaton en tio farebla por plu avanci en la starigo de la nacia programo de socio-informadiko.

Dum la kunsido oni precizigis ke ĉio farebla, interalie evoluigi la gubernion kaj komercon elektronikan por evoluigi la ekonomion nacian kaj kontentigi la bezonojn de la loĝantaro, estas procezo kiu devas okazi profitante je makskimuma nivelo la disponeblajn rimedojn.

La ministro de komunikado, Jorge Luis Perdono, raportis ke en la jaro 2019 oni avancis en temoj kiel alireblo al interreto, institucia konektebleco, kiu kreskis je 13,5%, la evoluigo de la sistemo de kontrolo de la radioelektra kampo, la informadika sekureco de la ciberspaco, la informadiko de la publikaj registroj, krom etendigo de la platformoj kaj ciferecaj servoj naciaj.

La ministro insistis pri la apliko de la esploraj rezultoj, novigado kaj evoluigo, rilatiĝi kun la universitatoj, solidigi la spertojn de la teknologiaj parkoj kiel strategia skemo por pli rapide impulsi la projektojn de scienco kaj teknologio, kiuj havas sekvojn en la socio.

Pri la bezono rompi la koloniigajn platformojn kaj la subfosadon politikan, kiu estas konstruata tra la retoj sociaj pri la kuba realo, la ĉefministro Manuel Marrero esprimis ke samkiel ni uzas la teknologiojn por evoluigi aplikaĵojn, procezojn kaj servojn informadikajn, ni devas alfronti per tiuj samaj armiloj la malprestiĝigan kampanjon de la malamikoj en la ciberspaco. Tio signifas krei enhavojn, kiuj prezentu la kuban realon kun siaj sukcesoj kaj malsukcesoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up