Cienfuegos bonvenigis la margardistojn de la mar-akademio Granma.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-13 09:00:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Al la haveno de Cienfuegos, en la centrosuda regiono kuba, alvenis  la ŝipo Tuxco kaj XIV Festival, kiuj apartenas al la unuo de ŝipoj por instruado de la mara akademio Granma, de la marameo revolucia.

Depost eniri en la havenon, la kapitano Rodolfo Vázquez, estro de la menciita unuo , esprimis ke tiu ĉi jara vojaĝo tra la marbordoj de la tuta kuba arkipelago, celas omaĝi, ĉi-foje, la 55-an fondodatrevenon de la unuiĝo de junkomunistoj (UJC)

La oficiro klarigis ke la vojaĝo estas farata de margardistoj en la lastaj jaroj de instruado, kiel parto de siaj edukaj programoj. Laŭlonge de la vojaĝo ili plenumas trejnadon kiu ebligas fini sian edukadon kun solidaj konoj kaj apliki la teoriojn al la praktiko, ene de ŝipoj ekipitaj por evoluigi la instruadon.

La kolonelo Antonio Luis Álvarez Blanco, estro de la politika sekcio de la milita regiono de  Cienfuegos, bonvenigis la margardistojn nome de la civitanaro, la aŭtoritatuloj kaj la armitaj fortoj de la teritorio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up