Kuba prezidento bonvenigis ĉefministron de Grenado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-12 09:21:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  apr 12 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, bonvenigis la ĉefministron de Grenado, Dickon Mitchell, kiu alvenis ĉi-ĵaŭdon en vizito oficiala ĝis la venonta 14-a de aprilo. 

La vicministrino pri eksteraj aferoj de Kubo, Josefina Vidal, akceptis Mitchell en la Internacia Flughaveno 'José Martí' en Havano. 

La Granada Registara Informa Servo (GIS) anoncis, ke la tagordo de la prezidento sur la plej granda insulo en Karibio inkluzivas renkontiĝojn kun la kuba ŝtatestro kaj ĉefministro Manuel Marrero Cruz. 

Ambaŭ partoj analizos la progreson de duflankaj interkonsentoj kaj la subskribon de naŭ memorandoj de kompreno rilataj al agrikulturo kaj fiŝkaptado, rezisto al klimata ŝanĝiĝo, disvolvo de infrastrukturoj, kulturo kaj krea kunlaboro, turismo kaj sporto estas atendata. 

GIS aldonis, ke, same, Sankta Georgo kaj Havano sigelos la ĝisdatigitajn interkonsentojn pri sano kaj edukado. 

 

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up