Prezidento de Kubo analizis ekonomian disvolviĝon de Cienfuegos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-07 08:38:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Cienfuegos, jan 7 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, analizis en la centra provinco Cienfuegos la potencialon de la teritorio  faciligi eblojn, kiuj kontribuas al plibonigo de la vivokvalito en ekonomiaj kaj sociaj terminoj dum 2023.

Akompanas la ŝtatestron la kuba ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, kaj Roberto Morales Ojeda, sekretario pri organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio.

La ŝtatestro pripensis pri povoj donitaj al la socialisma kompanio, kiuj ankoraŭ ne estis uzataj, kaj alvokis diversigi ĝiajn produktadojn kaj servojn.

Aŭtoritatoj de Cienfuegos  atentigis, ke  nesufiĉas la plantado de sukerkano, nek la kompletigo de brutmoduloj, same kiel estas malkontento en la akvo, funebra kaj gastronomiaj servoj.

Siaflanke, Morales pripensis, kiom oni povas fari "per  propra penado, organizo kaj kreemo por renversi la ekonomian situacion de la lando".

Marrero Cruz insistis pri la graveco de la Registaro "por ke la decidoj estu tiuj atenditaj de la popolo".

La kunvenoj gviditaj de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj la Prezidento de la Respubliko komenciĝis ĉi-ĵaŭdon en Ciego de Ávila kaj Sancti Spíritus, ĉi-vendredon matene en Villa Clara kaj Cienfuegos.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up