Jara bilanco de la ministerio pri eksteraj rilatoj ratifas la prioritatojn de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-18 07:31:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, 18 mar (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj pritraktas hodiaŭ en tiu ĉi urbo la prioritatojn kaj defiojn de la ekstera politiko de la insulo en kunsido kie oni atendas la ĉeeston de la prezidento Miguel Díaz-Canel.

La  ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla antaŭsciigis ke la jara bilanco de la institucio  pritraktos la rezultojn de 2018.

Inter la ĉefaj temoj estos la batalo kontraŭ la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa kiun altrudas de antaŭ preskaŭ ses jardekoj Usono, en momentoj en kiuj Vaŝingtono plifortigas ĝin, precizigas la informagentejo Prensa Latina.

Laŭ raporto de la ministerio pri eksteraj rilatoj, la insulo havas diplomatiajn rilatojn kun 195 ŝtatoj kaj pli ol 110 ambasadejoj, krom kelkaj internaciaj organizaĵoj.

La jara bilanco de la ministerio ratifas kiel prioritatojn la komdamno al la usona sieĝo, la postulo al ĉeso de la agresoj kontraŭ Venezuelo, la defendo de la paco kaj multflankismo, la unueco de la maldekstremaj fortoj, la integriĝo latinamerika kaj kariba, la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝo kaj la nuklea malarmado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up