Kubo antaŭenigas sian migran politikon laŭ la nuntempaj postuloj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-16 08:46:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 16 jan(RHK) Spite al la agresemo de la nova usona administracio kaj starigo de novaj reguloj kiuj malhelpas la fluon de homoj inter la du landoj, Kubo daŭrigas la aktualigon kaj starigon de sia migra politiko por adapti ĝin al la nunaj tempoj kaj garantii ke ĝi efektiviĝu leĝe, orde kaj sekure.

Tiun ĉi pasintan dimanĉon oni atingis kvinjariĝon de la komenco de tiuj ĉi trascendaj transformoj, tio estas, grupo da decidoj establitaj la 14-an de januaro en 2013 por faciligi la vojaĝojn el kaj al la insulo flanke de la kubanoj, kaj fortigi la rilaton de la insulo kun la elmigrintaro, ĉiam sub la principo ke tiaj decidoj estas adoptitaj laŭ suverena decido de la ŝtato kaj ne obeas al premoj nek altrudoj eksteraj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up