Registaroj de Kubo kaj Kolombio antaŭenigas la plifortigon de duflankaj rilatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-10 08:06:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 10 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj la vicprezidento de Kolombio, Francia Márquez, esprimis sin  ĉi-ĵaŭde por la plifortigo de la rilatoj inter la du landoj. Ili kunvenis en ĉi tiu ĉefurbo, en frata etoso laŭ  priskribis la kuba ŝtatestro.

Li aldonis, ke "ni konfirmas la volon plifortigi kaj diversigi duflankajn rilatojn. Mi ratifis la sindevontigon de Kubo al tiu frata nacio en la serĉado de paco. Mi dankis ŝin pro ŝia ĉeesto ĉe la Havana Internacia Librofoiro”, kiu komenciĝis ĉi-ĵaŭde kun  Kolombio kiel honora gasto.

Diaz-Canel diris al ŝi ankaŭ, ke "ni donas multe da signifo al ĉi tiu vizito okaze de la 31-a Havana Internacia Librofoiro, ĉar ĝi estas ligita al niaj identecoj kaj la deziro relanĉi niajn rilatojn".

Li dankis la pozicion de la sudamerika lando kontraŭ la usona blokado de Kubo kaj ankaŭ rekonis la dignan pozicion de la nuna kolombia registaro por postuli la ekskludon de Kubo el la arbitra kaj kontraŭleĝa listo de Ŝtatoj kiuj supozeble sponsoras terorismon.

Siaflanke la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj atentigis, ke la renkontiĝo okazis en kora etoso kaj ke ambaŭ gvidantoj "diskutis la bonegan staton de la dulandaj rilatoj. Ili ankaŭ traktis regionajn kaj internaciajn interesajn aferojn.

Márquez ĉi-ĵaŭde al Havano en oficiala vizito kaj por ĉeesti la foiron, unu el la plej gravaj kulturaj aranĝoj en la insulo.

Ŝi estis akceptita en la internacia flughaveno José Martí de la direktoro de Sudameriko de la kuba Ministerio de Eksteraj Aferoj, Carlos de Céspedes Piedra, kaj finos dutagan viziton, en kiu ŝi planis interparolon kun kubaj aŭtoritatoj, vizitos la Martin Luther King Memorial Centron, kaj deponos floran oferon memore al la Nacia Heroo José Martí.

En lastatempaj deklaroj, ŝi deklaris, ke ĉi tiu vizito konsistigas valoregan ŝancon plifortigi ligojn de amikeco kaj konstrui aliancojn ĉirkaŭ komunaj celoj kiel regiona integriĝo, rasa kaj media justeco, seksa egaleco, ekonomia reaktivigo per turismo, aera kaj mara konektebleco, kulturo kaj paco.

Ŝi emfazis ke la viziton ŝi faras  kun la sama engaĝiĝo al amo kaj espero, reprezentante registaron de ŝanĝo, kiu batalas por paco, digno kaj socia justeco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up