Kunvokitaj pli ol 8 milionoj da kubanoj al la urnoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-10 08:41:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Elektoj ĝeneralaj en Kubo

Havano, 10 mar (RHK) Ĉi-dimanĉe okazos en Kubo la ĝeneralaj elektoj kie estas kunvokitaj pli ol 8 milionoj da kubanoj por elekti la nacian parlamenton kaj la 15 provincajn regorganojn.

Jam de pluraj semajnoj, cele al tiu ĉi elektojaro, estis trejnitaj pli ol 200 mil elektaj aŭtoritatloj kaj oni aktualigis  kaj eĉ kontrolis la tutan sistemon de la elektejoj, kun aparta emfazo por garantii kvaliton kaj travideblon de la elektoj.

La pasintan dimanĉon  okazis dinamika elpruvado de la tuta sistemo por kontroli la funkciadon de la sistemo, oni pritraktis ĉion rilate al la listoj de elektontoj, la organizon de la laboro, la informan sistemon, la teknikaĵojn, krom la necesajn dokumentojn por la elektoj.

En tiu ĉi ĝenerala elektado, tiuj civitanojn kiuj ne povas voĉdoni en siaj respektivaj elektejoj distriktaj pro pravigitaj kialoj, ekzemple pro malsano, laboro aŭ aliaj kialoj, povos tion fari kie ajn, nur  prezentante  sian identodokumenton.

Kiel rezulto de la dinamika pruvo de la pasinta dimanĉo, oni povis difini la problemojn kaj tuj solvis ĉion necesan por garantii  la sukceson de tiu ĉi elektado, kie oni elektos 605 deputitojn al la parlamento kaj mil 265 delegitojn al la provincaj regorganoj.

Laŭ la kalendaro de la tuta procezo, poste, la 25-an de marto, devos esti establitaj la provincaj asembleoj kaj elektitaj  ties prezidanto kaj vicprezidanto. Sekve, estas difinita la establon de la parlamento nacia por la 19-a de aprilo, kiam ankaŭ elektiĝos la parlamentestro,  la vicprezidanto kaj sekretario de tiu supera organo, krom la elekto de la ŝtata konsilantaro kaj la prezidento  la lando.

Tiu ĉi elekta procezo estis kunvokitaj la pasintan junion flanke de la ŝtata konsilantaro, kongrue al la preskriboj en la konstitucio de la respubliko kaj la leĝo 72 de la 29ª de oktobro 1992, la elekta leĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up