Ministra konsilantaro analizis temojn de la vivo ekonomia kaj socia.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-26 08:57:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kunsido de la ministra konsilantaro. Foto: Estudio Revolución

Havano, 26 apr (RHK) Gvidita de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, sesias  la kunsido de la ministra konsilantaro, kie oni traktas gravajn temojn de la nuntempo ekonomia kaj socia de la insulo.

Ĉi foje la tagordo inkluzivas temojn kiel la ekonomiaj damaĝoj provokitaj de malregulaĵoj en la operacioj de ekstera komerco; la stato de la pendantaj enspezoj kaj elpagoj; kaj la rezultoj de la nacia kontrolo de la sistemo de interna registro.

Aldone, oni analizas la proponon por asignado de diplomiĝintoj formitaj en la centroj de la ministerio pri supera edukado en la taga kurso 2017-2018; la plenumon de la integralaj planoj por alfronti la kontraŭleĝajn agojn en la teritoria kaj urba ordo; samkiel la evoluo de la plano de la ekonomio 2018 je la fermo de marto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up