Ministra konsilantaro analizis la laborsistemon de la registaro en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-08 07:48:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano,  mar 8 (RHK) La Konsilantaro de Ministroj de Kubo analizis la plibonigon de la laborsistemo de la Registaro de la lando en sia plej lasta kunveno, informis la Prezidanteco de la Respubliko ĉi-mardon.

Ĉi-rilate, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, atentigis, ke por atingi plibonigon, necesas pli granda ligo kun la bazo kaj sekvi la la problemoj de la civitanaro.

En la kunveno, ĉefministro Manuel Marrero Cruz indikis, ke la cirkonstancoj,  kiujn trairas Kubo postulas reformulon de la laborsistemo de la Registaro por atingi "ke la ekzekutivo-administra agado favoras fokusigi atenton al la prioritatoj difinitaj de la lando".

Li emfazis, ke la alprenitaj decidoj celas faciligi la agadon de la centraj ŝtatadministraj instancoj, naciaj estaĵoj kaj lokaj administracioj.

Same, ili intencas subteni la laboron de la Popola Povo, kaj ankaŭ certigi la laŭgradan ekzercon de la aŭtonomio de la municipo, kiel la ĉefa kaj fundamenta politika-administra unuo de la nacia organizo.

Marrero Cruz rimarkigis, ke la laborsistemo de la registaro estas konstante ĝisdatigita kaj ke por observi rezultojn bazitajn sur civitaneco, oni devas fari planadon, fiksante celojn, kiuj ebligas kontroli la efikecon de la agoj faritaj.

Li konsideris fundamenta la ŝanĝo de pensmaniero de la gvidantoj kaj ilia kapablo utiligi kolektivan inteligentecon en la serĉo de solvoj.

«Niaj gvidantoj ne povas timi iri renkonti la loĝantaron, la laboristojn; niaj gvidantoj devas alveni tien, kie estas la zorgoj kaj malkonsentoj de la grupoj por doni al ili respondojn,” la ministro substrekis.

Ili ankaŭ diskutis la efektivigon de la ŝtata kaj registara gvida politiko, same kiel la konduton de la insula ekonomio fine de januaro.

Tiusence, la vicĉefministro kaj estro de Ekonomio kaj Planado, Alejandro Gil Fernández, atentigis, ke en pluraj kampoj de la nacia ekonomio estis eta kresko, tamen restas ankoraŭ longa vojo por atingi la projektitajn planojn.

Li aldonis, ke iomete pligrandiĝis eksportoj de nikelo, mielo, lignokarbo kaj tabako, same kiel en podetala cirkulado, "sed ĝi ankoraŭ ne sufiĉas por kontentigi la postulojn de la loĝantaro pri varoj kaj servoj", li diris.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up