Kubaj kuracistoj prizorgas viktimojn de tertremo en Haitio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-08 09:48:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kuba kuracisto prizorgas haitian knabinon. Foto: Cubadebate

Havano, 8 okt (RHK) Laŭ raporto de la informagentejo Prensa Latina, kubaj kuracistoj prizorgas la damaĝitojn de la ĵusokazinta tertremo de 5,9 en la skalo de Richter en Haitio.

Laŭ Evelio Betancourt, ĝenerala kunordigando de la kuba medicinista brigado, du teamoj de kubaj kuracistoj kun kirurgaj ekipaĵoj, vojaĝis al tiu najbara lando ĉi-dimanĉe por subteni la kuracistojn haitiajn.

La direkcio de civila protekto informis ke ĝis nun la viktimoj fatalaj estis 14 kaj pli ol  180 vunditoj, ĉefe en Port de Paix en la norokcidento kaj Gros Morne en Artibonite.

La kuba ambasadoro en tiu lando, Luis Castillo, konfirmis al la informagentejo ke la kunlaborantoj kubaj de ĉiuj ŝtataj misioj en Haitio, bone fartas kaj ne okazis materiaj damaĝoj en ties konstruaĵoj.

Lokaj raportoj sciigas ke la situacio estas aparte grava en la regiono Gros Morne, kie okazis amasaj damaĝoj en konstruaĵoj kaj loĝejoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up