Ĉefministro rekonas la laboron de kubaj kuracistoj kaj flegistinoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-04 12:22:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Programo pri Familiaj Kuracistoj kaj Flegistinoj

Havano, jan 4 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, hodiaŭ rekonis la laboron de la kuracistoj kaj flegistinoj de la insulo en la 40-a datreveno de la kreo de agnoskita programo pri baza prizorgado.

En la 40-a datreveno de la kreo de la Programo de Familia Kuracisto kaj Flegistino laŭ iniciato de Fidel (Castro), nia tuta rekono al tiuj, kiuj ĉiutage kontribuas al ĝia disvolviĝo kaj plifortigo, vivteni la fondajn ideojn, emfazis la registarestro en socia reto X.

Marrero konigis en la platformo frazon de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, en kiu li emfazas la gravecon de la iniciato kaj ĝia efiko al la estontaj generacioj.

Kun rekta atento al familioj sur ĉiu bloko, flegistinoj kaj specialistoj en Ampleksa Ĝenerala Medicino estis fundamenta faktoro en vakcinaj kampanjoj kaj la promocio de taŭgaj sankutimoj en la komunumoj.

Tio permesis al la kariba lando atingi altajn nivelojn en preskaŭ ĉiuj sanindikiloj, kio lokas ĝin al la nivelo de la plej evoluintaj nacioj, kun progresoj rekonitaj de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj aliaj estaĵoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up