Kubaj kuracistoj laboros en 15 ŝtatoj de Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-25 12:04:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sesdek kubaj kuracistoj eklaboros en 15 meksikaj regionoj

Meksikurbo, jul 25 (RHK) La 500 kubaj kuracistoj dungitaj de Meksiko laboros en 15 ŝtatoj integritaj al la nova sanplano prizorgita de la Meksika Instituto pri Socia Sekureco (IMSS) kaj Bonfarto, raportis la gazeto  La Jornada.

La ĵurnalo informas, ke post Nayarit, kie jam estas 60, aliaj grupoj iros al Colima kaj Tlaxcala, laŭ la sekretario pri Sano, Jorge Alcocer.

La brigado de profesiuloj ricevis trejnadon pri interna regularo kaj pri la institucioj, kiujn ili subtenos. Ili deklaris, ke ili klopodos antaŭenigi kaj helpi la sanservon de meksikanoj.

Krome, diris la oficisto, la ebleco dungi specialistojn el aliaj landoj estas konservita. Li atentigis, ke la celo estas havi la necesan nombron da sanprofesiuloj por plenumi internaciajn rekomendojn.

Taksoj ankaŭ estas faritaj pri la tempo bezonata por la trejnado de homaj rimedoj en Meksiko, surbaze de la pliiĝo de kuracistaj loĝpostenoj,  kiu ĉi-jare atingis 20,000. La figuro duobligas la disponeblajn spacojn komence de la nuna administrado.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up