La kultivo de tabakplantoj kaj ties produktiva procezo antaŭ alveno al la cigarfabrikoj estis temoj analizitaj de la insula parlamentestro, Esteban Lazo, kiu efektivigis viziton tra diversaj regionoj kiuj dediĉas sin al tiu kultivo en la provinco Pinar del Río, ĉe la zono nomata Vuelta Abajo.
Lazo vizitis la distriktojn de Consolación del Sur kie dialogis kun la agrikulturistoj pri la evoluo de la nuna rikolto kaj alvokis ilin altigi la efikecon de la sektoro, kiun oni konsideras esenca por la kuba ekonomio.
En la kooperativa unuo “26 de Julio”, la parlamentestro insistis pri la bezono serĉi pli bonajn rezultojn ankaŭ en aliaj kultivoj celantaj la familian konsumon kun la celo redukti la importadojn de nutraĵoj.
La parlamentestro ankaŭ partoprenis kunsidon kun la distriktaj regorganoj kaj lokaj delegitoj de la popola konsilantaro, kie oni analizis la nunan situacion, identigis la problemojn kaj analizis kiel reagi pli rapide fronte al la starigitaj demandoj de la elektantoj.
La okcidenta regiono de Kubo estas konata kiel la plej bona por kultivi tabakon, ĉar ekzistas la naturkondiĉoj favoraj; aliflanke, la tabak-agrikulturistoj posedas vastan scipovon en la profesio kaj atingas la plej altan kvaliton.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ĉe UNO-komisiono regas defendo al internacia medicina kunlaboro
- Kuba prezidento vizitas municipojn en la centro kaj oriento de la insulo
- Expocaribe 2025 por integriĝo de la Granda Karibio
- Nacia Kampanjo por Duvalenta Buŝa Poliomjelita Vakcinado, en la lasta semajno
- Energia kondamno de Kubo al la usona bombado en Irano