En Sudafriko, prezidanto de la Parlamento de Kubo, Esteban Lazo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-26 12:20:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, feb 26 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo (Parlamento), Esteban Lazo Hernández, alvenis hodiaŭ en la sudafrika ĉefurbo por kompletigi laboran viziton.

Dum sia restado en Sud-Afriko, la membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo kaj de la Ŝtata Konsilantaro okazigos plurajn renkontiĝojn kun registaraj gvidantoj kaj politikaj partioj en la lando.

Inter ili, laŭ la programo, li renkontiĝos kun sia sudafrika ekvivalento, Nosiviwe Noluthando Mapisa–Nqakula.

Lazo Hernández estis akceptita ĉe la  flughaveno de Johanesburgo Oliver R. Tambo fare de Lulama Rulumeni, direktoro de la direktejo de Meksiko, Mezameriko kaj Karibio de la Eksterlanda Ministerio.

Kun la prezidanto de la kuba parlamento vojaĝis Ángel Villa Hernández, ĝenerala vicdirektoro de Duflankaj Aferoj de la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj, kaj Jesús Rafael Mora González, direktoro de Internaciaj Rilatoj de la Nacia Asembleo, same kiel aliaj oficistoj.

La kuba delegacio alvenis el Namibio, kie ili ĉeestis la ŝtatan enterigon de la ĵus forpasinta tria prezidanto de tiu nacio, Hague G. Geingob.

En Windhoek,   Lazo Hernández okazigis laborkunvenojn kun sia namibia ekvivalento, Peter Katjavivi, kaj kun Lukas Sinimbo Muha, prezidanto de la Nacia Konsilio de Namibio, gvidantoj, kiuj elstarigis la solidarecon de sia popolo kaj lando kun Kubo fronte al la unuflankaj regulaĵoj truditaj de Usono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up