Sesa laborperiodo de la nacia asembleo de la popola povo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-17 16:54:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 17 (RHK) Kun ĉeesto de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, sesias la Nacia Asembleo en ties VI-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro, kiu finiĝas hodiaŭ, post aprobi novajn leĝojn, interalie, la Buĝeton de la ŝtato por 2021.

La tagordo de la deputitoj, konektitaj en la koncernaj provincoj per videokonferenco, komenciĝis ĉi-merkrede, per analizo de la scienca kontribuo al la batalo kontraŭ la Covid-19, momento kiam la insula ŝtatestro memorigis ke Kubo sukcesis venki la unuan kaj la duan reaperon de la pandemio, kaj nun staras fronte al la koncepto de novaj normaleco.

José Ángel Portal Miranda, ministro pri publika sano, emfazis ke la bremso de la malsano en la insulo estas signita de la baza atento, uzo de novecaj medikamentoj kaj la aktiva partopreno de la komunumoj.

Oni diskutis pri ekonomiaj aferoj, aparte pri plibonigo de la pomalgranda komerco, kaj la ĉefministro, Manuel Marrero, insistis pri bezono rekuperi la popularan reton de gastronomio.

La sesio ankaŭ inkluzivis debaton pri la rezulto de la sektoroj de produktado agrobruta kaj sukera, kiuj spite al la malfacilaĵoj, laboras por venki ĉiujn obstaklojn.

Fine, Marino Murillo Jorge, estro de la komisiono por starigi kaj evoluigi la gvidliniojn pri la ekonomiaj transformoj, kaj pri la monordigo klarigis kiel  tiu procezo, kiu ekos la unuan de januaro,  kontribuos al kreado de  kondiĉoj por fortigi la nacian ekonomion sen estigi ŝok-terapiojn.

Kiel ferma tagordero, oni proponis la kandidatiĝon de la deputito Gerardo Hernández Nordelo, -nuna kunordiganto de la organizo de komitatoj por defendo de la Revolucio-, por membri la ŝtatan konsilantaron.

Ĉi-ĵaŭde,  la debatoj inkluzivis resumon pri la ekonomio en 2020, la planon por 2021 kaj aprobon de la leĝo de la ŝtata buĝeto de la sekva jaro.

Pri la ŝtata buĝeto por 2021, Marino Murillo esprimis, ke ĝi estis farita en etoso de mona ordigo kaj devaluto de la kuba peso, tial ke oni devas plibonigi ĝian plenumon.

Li insistis pri tio ke  la buĝetaj deficitoj devas esti financitaj, ne mastrumitaj, kaj deficito de 86 mil milionoj da pesoj postulas financadon de 86 mil milionoj. 

Tio signifas, li aldonis ke “la venonta jaro ni devos alfronti elspezojn ne subtenatajn de buĝetaj enspezoj kreitaj de la reala ekonomio”.

Murillo Jorge informis ke la venonta jaro estos deficito fiska je 18%, super la normala realo, ĉar estas literaturo kiu diras ke ne devas esti super 3%, sed tiu decido vetas por ke la ekonomio ekreagu la venontan jaron.

“Se ni ne aprobas tiun deficiton, ne eblos fari la salajran reformon, kaj se ni ne faras ĝin, tiam ne estos stimulo por labori”, li emfazis.

Krome, oni ratifis decidojn de la ŝtata konsilantaro, realĝustigis la leĝofaran kalendaron, kaj aprobis la leĝojn pri organizo kaj funkciado de la provinca registaro kaj la municipa administra konsilantaro.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up