Pritaksas kuba ŝtatestro laboron de rizomuelejo en Camaguey

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-21 17:18:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 21 (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko de Kubo, Miguel Díaz-Canel  vizitis la bazan entreprenon Muelejo  17 de Majo en la municipo Esmeralda, provinco  Camagüey, kiel parto de laborsistemo kiu ebligas pli proksime konstati la realecon de ĉiu teritorio en la lando.

Akompanate de Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de PCC, Díaz-Canel renkontiĝis kun gvidantoj kaj laboristoj ĉe la menciita entrepreno, kiu havas sekigan instalaĵon kaj muelejon, kun produktkapablo de proksimume 37 kaj 30 tunoj en 24 horoj, respektive.

Kun dungitaro de 117 laboristoj, ĉi tiu centro, kiu apartenas al la Agroindustria Grena Kompanio, respondecas pri prilaborado de rizo por la baza manĝkorbo kaj prioritataj sektoroj kiel sano, edukado kaj turismo, kaj ankaŭ aliaj destinoj, kiuj postulas ĉi tiun grenon, deklaris Luis Conrado Tena Vázquez, direktoro de la entrepreno.

 

Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up