Kuba prezidento vizitas nun la municipon Jiguaní en Granma

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-11 18:29:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Leipzig Garcia
Díaz-Canel dialogas kun gelaboristoj de tabakproduktejo Bernarda del Toro Pelegrín

Jiguaní,  apr 11 (RHK) La Unua Sekretario de la Komunuma Partio de Kubo kaj Prezidanto de la Respubliko Miguel Díaz-Canel Bermúdez, komencis viziton ĉi-ĵaŭde posttagmeze al la municipo Jiguanì, apartenanta al la orienta provinco Granma.

La unua halto estis ĉe la Bazunuo  (UEB) de la  tabakfabriko Bernarda del Toro Pelegrín, industrio dediĉita al la produktado de cigaro por eksporto, tra la Habanos S.A. Firmao.

La ento, apartenanta al la kompanio de kolektado, prilaborado kaj tordado de tabako Granma, surmerkatigas sep markojn: Bolívar, Hoyo de Monterrey, José L. Piedra, Montecristo, Partagás, Romeo, Julieta kaj H.Upmann; kaj 36 sortimentoj. Krome, ĝi temigas la manan tordon de la produkto, nur por eksportceloj.

Ĝi distingiĝas per sia kvalito ĝis la punkto ke ĝi nur havas 0.3% malakcepton de 4.0 permesebla de la Habanos S.A.-kliento.

Alveninte al la fabriko Díaz Canel, li eksciis, ke tie laboras 141 laboristoj, 86 el ili virinoj, kaj en la unua trimonato de la kuranta jaro ili superis la planon je 110%.

Por atingi ĉi tiun rezulton, ili akiris sunpanelojn, ĉar en 2023 ilin trafis la manko de elektra energio.

Dum la turneo, la kuba Prezidento interŝanĝis kun la laboristoj de la ento, demandis pri la salajroj kaj laborkondiĉoj de la laboristoj, kaj ankaŭ demandis pri la loke produktitaj tabakmarkoj.

Lisbet Katiuska Fajardo Rodríguez, direktoro de la prilabora industrio, klarigis, ke ili ne plenumis la  produktado- devontigojn en 2023 pro efikoj al la elektra servo, manko kiu igis la komercan grupon akiri du fotovoltaj sunpaneloj.

Ĉi tiu investo, en la ordo de 2 600 USD, ebligis inversigi la malplenumojn.

Akompanas la prezidanton Roberto Morales Ojeda, sekretario de Organizo de la Centra Komitato de la Partio, Yudelkis Ortiz Barceló, unua sekretario de la politika organizo en Granma kaj guberniestro Yanetsy Terry Gutiérrez.

Tio estas la dua vizito de la kuba prezidento al la municipo de Jiguaní de kiam komenciĝis la tradiciaj turneoj de la lando. Ĝi antaŭe estis ĉi tie en junio 2023 post la intensaj pluvoj kiuj influis la orientan areon.

* Korespondanto de Radio Havana Kubo en Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up