Sesias la politika konsilantaro de ALBA-TCP favore al la regiona integriĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-21 16:40:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kunsido de la politika konsilantaro de ALBA-TCP

Havano, 21 maj (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke la politika konsilantaro de la bolivara alianco por la popoloj de Nia Ameriko- Traktato de komerco por la popoloj (ALBA-TCP) estos spaco por defendi Venezuelon.

 

Per mesaĝo en Twitter, la kuba prezidento esprimis ke en tiu ĉi kunsido oni ankaŭ savgardos la sociajn konkerojn de la regiona organizo fondita en 2004.

 

Tiu ĉi renkontiĝo estos okazo por esplori novajn eblecojn de regiona integriĝo kaj konfirmos la volon de unueco, kunlaboro kaj solidareco inter la membraj landoj fronte al la nuntempa kojunkturo.

 

La organizo kunsidanta en Havano estas formita de la ministroj de eksteraj rilatoj de ĉiu membra lando, kaj la celo estas asesori la prezidentan konsilantaron de tiu platformo integriga en temoj strategiaj, krom prezenti proponojn de aferoj pri internacia politiko.

 

Bolivio, Kubo, Dominiko, Grenado, Nikaragvo, San Kristoforo kaj Neviso, San Vicento kaj Grenadinoj, Surinamo kaj Venezuelo estas membroj de ALBA-TCP, kiu defendas la proklamon de Latinameriko kaj Karibio kiel paca zono,  adoptita en la pintkunsido de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj en januaro de 2014 en Havano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up