Pintkunveno ALBA-TCP por integriĝo kaj kontraŭ usona enmiksiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-14 08:11:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: TeleSur

Havano,  dec 14 (RHK) Hodiaŭ komenciĝas en la Kubo la XXa Pintkunveno ALBA-TCP, la kunveno de ŝtatestroj kaj registarestroj de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko (ALBA) kaj la Popola Komerca Traktato (TCP).

La bloko festas 17 jarojn malgraŭ kampanjoj por mallegitimi ĝin kaj eĉ puĉoj aŭ provoj malfondi ĝin.

Ĝi havas en la tagordo, inter aliaj temoj, la analizon de la konfrontiĝo kun la Kovim-19, la enmiksiĝon de Usono kaj la agadprogramon de la Alianco por la venonta jaro.

Ĝia celo estas defendi la postulatojn de la Proklamo de Latin-Ameriko kaj Karibio kiel Zono de Paco, aprobita en ĉi tiu urbo konforme al la II Pintkunveno de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac).

Temas pri  komunaj celoj kaj principoj kunhavitaj de la registaroj kaj popoloj de Kubo, Venezuelo, Bolivio, Nikaragvo, Dominiko, Sankta Vincento kaj Grenadinoj. Ankaŭ el Antigvo kaj Barbudo, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio kaj Granado.

Kiel pli proksima fono, la XIX Pintkunveno de la bloko okazis en junio en Venezuelo, okaze de memorfesto de la 200-a datreveno de la Batalo de Carabobo.

ALBA-TCP reasertis en tiu ĉi periodo la malakcepton de la blokado kontraŭ Kubo kaj la agresoj kontraŭ Venezuelo, Nikaragvo, same kiel la malstabiligigajn provojn kontraŭ la bolivia registaro.

La Alianco substrekis la defendon de solidarecaj kaj kunlaboraj mekanismoj kontraŭ la egoismaj politikoj, kiujn rekomendas la nuna kaj maljusta internacia ekonomia ordo. Ĉi-rilate, ĝi aprobis integriĝon kun Karibio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up