Miguel Díaz-Canel dum laborvizito en Holguín: laŭdoj kaj kritikoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-31 09:36:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto vizitas la provincon Holguín

Holguín, 31 maj (RHK) Dum laborkunsido kiu resumas la duan viziton registaran de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la orienta provinco, li laŭdis la agadon de la provinco en la celo avanci en la ekonomia branĉo, sed samtempe esprimis fortan kritikon fronte al diversaj taskoj ne efike plenumitaj kaj kontraŭ reganta burokratismo.

Li alte taksis ke la provinca universitato estu tre ligita al la ekonomia kaj sociaj evoluo de la teritorio, specife pri la  metalaj muldaĵoj por konstruado, laborinstrumentoj kaj la primedia Tasko Vivo kun emfazo en la marbordaj sistemoj.

Li agnoskis ke oni laboras forte kaj serioze en la urbo mem, kaj laŭdis la riparlaborojn faritajn en la fervoja stacidomo, interalie.

Sed samtempe li multe kritikis kelkajn instituciojn, ekzemple, pri la investoj, ĉar laŭ la ministro de ekonomio kaj planado Alejandro Gil, oni devas ilin plenumi ĝustatempe kaj taksi la produktivajn rezultojn.

Li kritikis grupon de 33 entreprenoj de Holguin, ĉar ili havas profitojn sed ne surbaze de produktiva efikeco, sed malbona planado.Kaj same pri agrikulturo, viandoproduktado, irigaciado.

Fronte al tiuj problemoj, la prezidento esprimis ke la respondo estas respondece entrepreni la ekonomiajn taskojn sen malatenti la ideologian laboron por kontraŭstari la plifortigon de la agresema politiko usona altrudata al Kubo.

Pri la konstruprogramo Díaz-Canel alvokis forpeli neefikecon, obstaklojn kaj burokratajojn, ĉar tio malrapidigas la programon de loĝkonstruado.

Li instigis alfronti la taskon kun pli sentema rigardo, specife pri la subvenciitoj de loĝkonstruado, ĉar oni ne povas malrapide avanci en la konstruado de bazaj loĝejoj.

Díaz-Canel emfazis ke ekzistas la kondiĉoj por rekuperi la malfruojn pri tiu ĉi programo, kaj same atentigis pri la kvalito de la konstruaĵoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up