Rusios subtenos Kubon fronte al la usonaj punoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-05 08:03:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Yuri Borisov, vicunua ministro de Rusio

Moskvo, 5 jun (RHK) Rusio subtenos Kubon fronte al la novaj usonaj punoj, kiuj limigas la vojaĝojn de grupoj al la kariba lando kaj eksportadon de transportiloj el Usono.

La vicunua ministro rusa, Yuri Borisov, esprimis dum kunsido kun la kuba vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas,  en la rusa ĉefurbo, ke ili donos la bezonatan kontribuon ĉiuspecan.  

La deklaroj de Borisov diskonigitaj de la rusa informagentejo Interfax, efektiviĝis en la sama tago en kiu Usono anoncis pliajn punojn kontraŭ la kariba lando.

Vaŝingtono adoptis tiajn novajn punojn sub la preteksto ke Havano subtenas “la usonajn malamikojn en lokoj kiel Venezuelo kakj Nikaragvo”.

La rusa ministro taksis la situacion kreitan kiel “kompleksa”  en la kariba insulo pro la limigoj usonaj kaj memorigis la partoprenon de Rusio en pluraj projektoj de energio, metalurgio, infrastrukturo kaj transporto en la insulo.

Li memorigis ke la du landoj estas ligitaj per “tradiciaj rilatoj de amikeco” kaj Kubo estas konsiderata kiel esenca partnero por Rusio en la regiono latinamerika kaj karibia.

Cabrisas esprimis sian kontenton pro la kreskoj de la komercaj interŝanĝoj inter ambaŭ landoj kaj ankaŭ taksis la rilatojn kiel “strategiaj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up