Díaz-Canel: la usonaj punreguloj ne submetos Kubon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-23 11:26:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 23 (RHK) La unua sekretario de la  Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel (sur la foto) reasertis ĉi-vendrede, ke la usonaj trudaj rimedoj, kiuj celas sufoki nian popolon pro malsato kaj mankoj, NE submetos nin.

Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro atentigis, ke la prezidento de Usono, Joseph Biden, ne subtenas la kuban popolon, ĉar lia administracio konservas la politikon respondecan pri la ekonomiaj malabundoj kaj suferoj de milionoj da familioj en ĉi tiu lando. 

Las medidas coercitivas que pretenden rendir por hambre y necesidad a nuestro pueblo no doblegarán a #CubaSoberana. pic.twitter.com/LZqkvN1foo
— Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) July 23, 2021

En la mesaĝo, Díaz-Canel dividas filmeton de lumafiŝo kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ Kubo, metita hieraŭ vespere en konstruaĵo situanta ĉe la emblema intersekciĝo de Union Square en Novjorko.

La ago, antaŭenigita de la usonaj organizaĵoj Codepink kaj La Popola Forumo, estas parto de la kampanjo Let Cuba Live (Lasu Kubon Vivi), kiu hodiaŭ publikigis tutpaĝan leteron en la ĵurnalo The New York Times, kun pli ol 400 subskriboj de elstaruloj, artistoj, eksaj ŝtatestroj kaj aliaj  subtene al  la insulo.

Plurfoje kaj en malsimilaj scenejoj, kubaj aŭtoritatoj denuncis la kriman sieĝon, kiun Vaŝingtono trudis al ni dum preskaŭ 60 jaroj, kaŭzante konsiderindajn homajn kaj materiajn damaĝojn, kaj konsiderindan bremson al la disvolviĝo de la nacio.

La malamika politiko de la Blanka Domo plifortiĝis en la lastaj monatoj, kiam la registaro de Donald Trump (1917-2021) subskribis 243 regulaĵojn, kiuj provas sufoki ankoraŭ pli la vivon en la kariba nacio, meze de la pandemio Kovim-19.

La mankoj, kiujn alfrontas kubaj familioj kaj aliaj rezultoj de la trudaj mezuroj, estas uzitaj kiel preteksto de malgranda grupo de kontraŭrevoluciuloj sur la insulo, instigite  de Usono mem malstabiligi nian socian procezon, kiu, ĉar ĝi estas humanisma kaj inkluziva, estas subtenata de milionoj da homoj en ĉiuj latitudoj.

La vandalismo de la pasinta 11-a de julio en diversaj lokoj de la nacia geografio estis ĉesigita danke al la unueco de la homoj kun la gvidado de nia sola kaj nevenkebla Komunista Partio, la Ŝtato kaj la Registaro.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up