Internacia foiro de Havano allogas eksterlandajn entreprenistojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-04 07:15:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 4 nov (RHK) Estis informite ke la 37-a internacia foiro de Havano, Fihav 2019, okazos inter la 4-a kaj la 8-a de novembro en la sidejo de Expocuba. Ĝi estas pruvo pri la fido de entreprenistoj kaj investistoj eksterlandaj en la kariba insulo.

La foiro okazas en cirkonstancoj markitaj de la ĵusaj decidoj de la usona registaro, kiu celas izoli kaj sufoki ekonomie tiun ĉi landoj, kaj pro tio la ĉeestantoj prikonsideras la ekonomiajn planojn de la insuloj kaj ties potencialojn, spite al la problemoj financaj kaj komercaj.

Tiusence, la kuba ministro pri ekonomio kaj planado, Alejandro Gil, informis la dosieron de gravaj planoj por tiuj, kiuj ĉeestas la foiron. Li argumentis ke la momento estas markita de la pifortigo de la sieĝo altrudata de Usono, kiu malhelpas la planojn de nacia evoluigo.

En la jaro 2018 la malneta interna produkto (PIB) je konstantaj prezoj atingis 2,2%, super la planita 1,2%. Rilate eksportaĵojn la insulo plenumis sian planon en la unua semestro de 2019 kaj la petrolproduktado kreskis, kvankam ne kontentigas la bezonojn naciajn.

Oni plenumis la eksportajojn pri medicinaj servoj, tabako, rumo, fruktoj freŝaj, karbo, interalie. Tiuj ĉi estas nur kelkaj indikiloj, kiuj pravigas la intereson de la partoprenantoj en Fihav por proksimiĝi al negocoj en Kubo, kiuj ja estos favoraj por ĉiuj partneroj.

La foiron partoprenos delegitaroj, entreprenistoj kaj landoj el ĉiuj mondopartoj, entute 55 landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up