La guberniestroj kaj vicguberniestroj sin preparas por enposteniĝo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-20 08:34:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 20 (RHK) La guberniestroj kaj vicguberniestroj elektitaj de la 15 provincoj kubaj ekpaŝas por la enposteniĝo okazonta la 8-an de februaro.La delegitoj de 167 el 168 municipaj asembleoj de la popola povo elektis ilin, kiel parto de nova strukturo de la regorganoj.

La 30 kandidatoj, 16 virinoj kaj 14 viroj, estis proponitaj de la prezidento Miguel Díaz-Canel, sed por esti elektitaj devintus atingi pli ol 50 elcento de la validaj voĉoj.

Laŭ la raporto de la Nacia Elekta Konsilantaro (CEN), el 13 mil 363 delegitoj kunvokitaj, ĉeestis la urnojn 12 mil 244 por 99,04 elcento.

Laŭ la rezultoj raportitaj de Alina Balseiro, prezidantino de la CEN, 11 mil 625 delegitoj voĉdonis por guberniestro kaj vicguberniestro, kaj 578 tion faris selektive.

La 167 municipaj asembleoj, escepte de la speciala municipo de la Insulo de Junularo, kiu ne estas parto de ajna provinco,  konsistiĝis memrajte kiel elektejoj por decidi pri siaj superaj aŭtoritatuloj en la 15 provincoj.

Laŭ la konstitucio, ĉiu provinca registaro estas formita de la provincaj konsilantaroj gvidataj de la guberniestro kaj la vicguberniestro; la prezidanto kaj vicprezidantoj de la municipaj asembleoj, samkiel la intendantoj, kiuj gvidos la municipoj, baldaŭ elektotaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up