Guberniestroj kaj vicguberniestroj enposteniĝos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-04 07:36:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 4 (RHK) La ŝtata konsilantaro de Kubo disponigis ke la enposteniĝo de la guberniestroj  kaj vicguberniestroj, kaj la konsistigo de la provincaj konsilantaroj de la popola povo, efektiviĝos tutlande la venontan sabaton.

Ankaŭ estis nomumitaj la membroj de la ŝtata konsilantaro, kiuj devas partopreni en tiuj ceremonioj.

Tiamaniere, kiam konsistiĝas la provincaj registaroj, laŭ la transira dispozicio 4-a de la Konstitucio de la Respubliko, ĉesas la funkcioj de la provincaj asembleoj de la popola povo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up