Kubo sin preparas por elektoj de guberniestroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-16 09:30:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 16 (RHK) La prezidantino de la Nacia Elekta Konsilio de Kubo (CEN) Alina Balseiro raportis ĉi-lunde, ke ĉi tiu Ŝtata organo preparas kondiĉojn por la dinamika provo cele al la elektoj de provincaj guberniestroj kaj vicguberniestroj, planitaj por la 28-a de majo.

En gazetara konferenco, la oficisto precizigis, ke dimanĉe la 21-an la ekzercado okazos en la tuta lando por kontroli la necesajn certigojn por la voĉdonado.

La elektoj okazos per libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdonado. La delegitoj al la urbaj asembleoj de Popola Povo (AMPP) elektos, la venontan dimanĉon, la 28-an de majo, la provincajn regantojn kaj vicguberniestrojn.

Konforme al la Voĉdona Leĝo, estas la povo de la Prezidento de la Respubliko formuli la proponojn por tiuj postenoj, kiuj jam estas prezentitaj al la CEN ekde la 2-a de majo, kaj estos transdonitaj al la urbaj delegitoj kun ne malpli ol 72 horojn antaŭ la dato de la elekto.

Ŝi aldonis, ke, por ĉi tiuj elektoj, la membroj de la AMPP kunvenas per sia propra rajto, konstituitaj kiel voĉdonaj kolegioj kaj prezidataj de la Urba Voĉdona Konsilio kaj la deputito indikita de la Ŝtata Konsilio por tiu celo, por regi la procezon en ĉiu teritorio.

La ĉeesto de pli ol duono de la delegitoj kiuj konsistigas ĉiun AMPP estas postulata. Se tiu cifero ne estas atingita, la Urba Elekta Konsilio difinas novan daton ene de la sekvaj sep tagoj, ŝi diris.

Balseiro atentigis, ke dependas de la provincaj voĉdonaj aŭtoritatoj fari la finan kalkulon de la voĉoj, kaj ankaŭ validigi kaj deklari elektitaj kiel provinca guberniestro kaj vicguberniestro tiujn, kiuj atingas pli ol duonon de la validaj voĉoj donitaj.

Ŝi diris, ke post kiam la komputado estos finita kaj la rezultoj validigitaj, la Provinca Elekta Konsilio anoncos la rezultojn al la delegitoj al la urbaj asembleoj kaj al la nacia aŭtoritato, dum ĉi tiu informos la Prezidenton de la Respubliko, la estron de la Nacia Asembleo de la Populara Povo kaj la loĝantaro.


Fonto: PL/Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up