Díaz-Canel pledas por integrala rigardo rilate nutran suverenon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-15 10:16:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 15 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel havis novan renkontiĝon laboran kun grupo da sciencistoj, spertuloj kaj produktistoj ligitaj al temoj de nutra suvereno kaj nutra klerigado.

Dum la renkontiĝo, la ŝtatestro alvokis ĉiujn integrale rigardi ĉion koncernan al la rilataj temoj kaj samtempe pli efike uzi la naturajn produktojn por kontribui al la besta sano.

Li insistis pri tio ke la nutra suvereno kaj nutra klerigo konsistigas prioritatojn por la insulo, estante elemento de nacia sekureco, kiu inkluzivas ĉion.

La prezidento asertis ke ne nur temas pri mastrumo kaj novigado por produkti pliajn nutraĵojn, sed temas pri tio ke tiuj aferoj nepre devas inkluzivi ĉiujn procezojn koncernatajn kaj la interrilatojn, kiuj estiĝas inter ili.

Oni devas preteriri la aplikon de teknologio, kaj urĝe trovi en la mastrumo de la scienco kaj novigado, solvojn al la strukturaj problemoj ekzistantaj, emfazis la ŝtatestro dum la interŝanĝo, gvidita de la unua vicministrino Inés María Chapman kun partopreno de la vicprezidento Salvador Valdés, la ĉefministro Manuel Marrero Cruz kaj la vicunua ministro Jorge Luis Tapia.

Tiu ĉi nova renkontiĝo, parto de la laborsistemo komencita la pasintjaran junion kun la celo profiti el la scienco rilate al la produktado de nutraĵoj en Kubo, havis kiel ĉeftemon analizi la uzon de naturaj produktoj kaj ties kontribuo al la besta sano, kiel unu el la alternativoj por daŭre sercĉi proprajn al niaj problemoj.

La medicino natura kaj tradicia, precizigis la ŝtatestro, demonstris laŭlonge de la jaroj, ke ĝi estas ebla vojo, esenca piliero por konservi la sanon, preventi kaj trakti malsanojn. Tial, nia lando daŭre multobligas ĝian uzon kaj evoluigon de tiaj produktoj por plibonigi la produktivan konduton de la brutaro, konsiderante la uzon de tiuj produktoj kiel efikaj por diversaj malsanoj de la bestoj.

Tiusence, kiel parto de la desegnoj starigitaj por produkti naturajn produktojn, industriigeblajn kaj registreblajn, uzotaj en la bestkuraca medicino, oni fortigas strategion je mallonga, meza kaj longdaŭra periodo.

La insulo posedas 216 specojn da medikamentoj por la besta sano, kaj el ili, pli ol 40% estas importitaj. Tial, la nuna programo celas evoluigi 16 specojn destinitajn al la ĉefaj malsanoj, kiuj damaĝas la insulan brutaron.


fonto: presidencia.cu



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up