Kubo kaj Usono: diferencoj estu traktataj kun respekto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-31 08:41:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
José Ramón Cabañas, kuba ambasadoro en Vaŝingtono

Vaŝingtono, jan 31 (RHK) La rilatoj inter Kubo kaj Usono povas havi pli bonan estontecon, en kiu la diferencoj estu traktataj kun respekto, asertis la kuba ambasadoro en tiu ĉi urbo, José Ramón Cabañas.

Laŭ esprimis la diplomato, la administracio usona de Donald Trump, kiu enposteniĝis en januaro de 2017, klopodas detrui ĉiujn atingojn de la kuba Revolucio de pli ol 60 jaroj.

Tamen, ni daŭre vetas por estonteco, kiu nur apartenas al nia popolo, emfazis Cabañas en la festoj de la tago de nacia liberigo, okazinta en la kuba ambasadejo en Vaŝingtono.

Li esprimis ke estas frenezaĵo diri ke la nuna politiko de Usono celas helpi la kubanojn, kiam oni klopodas senigi ilin je petrolo, nafto, gaso, nutraĵoj, medikamentoj kaj aliaj bazaj servoj.

La celo ĉiam estis la sama ekde la 1-a de januaro 1959, kaj ĝi estas faligi modelon, kiu donas perspektivon socian kaj politikan malsaman por la personoj vivantaj en la okcidenta hemisfero, li aldonis.

Tia politiko fiaskis antaŭe kaj denove fiaskos, emfazis Cabañas antaŭ diplomatoj, negocistoj kaj amikoj de la insulo kaj kubanoj rezidantaj en Usono.

Li ankaŭ esprimis ke tia sinteno de Vaŝingtono damaĝas la interesojn usonajn entute kaj aparte la civitanojn de tiu lando.

La usonanoj  konsideras sin la plej bonaj ambasadoroj por impulsi sian landon kaj valorojn, kial do, limigi iliajn vojaĝeblecojn al Kubo?, demandis la ambasadoro.

Cabañas esprimis ke dum la lastaj ses jardekoj, la volo de pli ol 11 milionoj da kubanoj regas, kaj memorigis ke Vaŝingtono daŭre vetas por la malnova esprimo,  ke esti forta kun Kubo donos voĉdonojn en la ŝtato de Florida, kiu estas grava en prezidenta elektojaro.

Neniu komprenas, li asertis, kial niaj landoj devas esti en malkonkordo, kaj la plimulto de usonanoj esperas ke oni reprenu la reciprokajn rilatojn kiel ili fluis en 2015 kaj 2016 post proksimiĝo impulsita fine de 2014 de la tiamaj prezidentoj Raúl Castro kaj Barack Obama.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up