Universidad 2020: kiel rolas la universitatoj fronte al la defioj de daŭripova evoluo?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-13 09:32:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 13 (RHK) La argentina politologo kaj la hispana intelektulo Atilio Borón kaj Ignacio Ramonet, respektive, pritraktas la temon kiel rolas la universitatoj fronte al la nunaj defioj de daŭripova evoluo.

Ambaŭ elstaraj intelektuloj partoprenas la internacian kongreson Universidad 2020 sesianta en tiu ĉi urbo, ĝis vendredo, kun ĉeesto de pli ol 2000 delegitoj el 50 landoj.

Alia alloga programero sesianta en la Kongresa Palaco de Havano, estas ronda tablo, kiu arigos kubajn ministrojn pri la Tagordo 2030 por daŭripova evoluo. Ĝi kunordigis la vicministrino pri supera edukado, Alicia Alonso, kaj partoprenos la ministro pri ekonomio kaj planado Alejandro Gil Fernández; kaj la ministrino de scienco, teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez Montoya.

Okazos alia rondo de parolistoj pri iternacia kunlaboro por plenumi la celaron de daŭripova evoluo (ODS), kiun partopreno reprezentantoj de UN kun oficejoj en Havano kaj agentejoj de internacia kunlaboro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up