Alvoko por pliigo de la fiŝkapta produktado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-17 09:24:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
foto: Granma

Pinar del Rio, feb 16 (RHK) La kuba ministro de nutra industrio, Manuel Santiago Sobrino Martínez, alvokis la laboristojn de la industria fiŝkapta entrepreno La Coloma, situanta en la okcidenta provinco Pinar del Rio, pliigi la produktadon kaj transdonon al la ekstera merkato.

La ministro interŝanĝis, interalie, kun la laboristoj kiuj prilaboras palinuron, krustacon konatan kiel la Reĝino de la Karibio, kies ĉefa destino estas la azia kontinento, krom naciaj mendoj.

La vizito de la ministro inkluzivis trarigardon en la sistemo de stokado kaj malvarmigo, kie li ankaŭ interesiĝis pri la mantenado al la floto.

Dum la vizito akompanis lin gvidantoj de tiu entrepreno kaj Julio César Rodríguez, unua sekretario de la komunista partio de Kubo en  la provinco, kaj la guberniestro Rubén Ramos Moreno.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up