Alvoko al eksterordinara sesio de la parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-30 07:57:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 30 sep (RHK) La ŝtata konsilantaro de Kubo decidis alvoki eksterordinaran sesion de la nacia asembleo de la popola povo la 10-an de oktobro en la Kongresa Palaco de Havano.

Kiel estas preskribite en la artikolo 122 de la konstitucio de la respbuliko kaj kongrue al la transira dispozicio de la sama dokumento, la ŝtata konsilantaro sciigis ke la tagordo estas la elekto de la prezidanto, vicprezidanto kaj sekretario de la nacia asembleo, la ceterajn postenojn en la ŝtata konsiantaro, kaj ankaŭ estos elektita la prezidento kaj vicprezidento de la respubliko.

La pasintan  10-an de aprilo, Kubo proklamis la novan Konstitucion konfirmitan per konstitucia referendumo la pasintan 24-an de februaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up